Kelkaj personoj konstatas, ke interrero donis al Esperanto la "duan vivon". Vere dank' al ĝiaj konstante evoluiĝantaj teknologioj, esperantistoj de la tuta mondo ekhavis grandegajn eblecojn de interkomunikado.
Tamen estas videble, ke plejparte nuntempaj esperantistaj projektoj en interreto estas "amatorecaj" kaj uzas teknologiojn, alirojn kaj konceptojn de ankoraŭ la XX jarcento, kiu finiĝis sep jarojn antaŭe. Tio multoble malpligrandigas ilian allogecon por la uzantoj, kiuj havas eblecon uzi pli modernajn kaj amasajn servojn en la gepatra aŭ angla lingvo.
Kial tio okazas? La plej ĉefa kaj baza kialo estas, ke grandaj kaj strategiaj esperantistaj organizoj ne reprezentas sin serioze en la interreto kaj ne estas interesataj krei grandajn interretajn projektojn. Ĉefe, kompreneble, temas pri UEA, ĉar ĝi ŝajne devas esti la plej granda kaj agipova organizo. Tamen kadre de la lastaj evoluoj aperas multaj duboj pri tio, ĉar eĉ la ĉefa paĝaro de UEA uzas teknologiojn de la 90-j jaroj de la XX jarcento kaj se kredi al la lasta artikolo pri tiu ĉi temo en "Libera Folio" eĉ tia paĝaro povus manki, se ne aperus A. Grigorjevskij, kiu evoluigis ĝin en "kuirejo".
Resume de tio restas nur unuopuloj kaj malgrandaj grupoj (ekz. E@I), kiuj agas por Esperanto en interreto. La sola sukcesa kaj laŭdinda projekto de E@I estas lernu.net, sed eĉ ĝi jam estas teknologie kaj strukture malmoderna kaj bezonas globalajn ŝanĝojn.
Lastatempe aperis kelkaj projektoj gravaj laŭkoncepte: amikumu.com, klaku.net ks. Sed ili estas kreitaj de entuziasmuloj kaj ne povos kreski nivele, se ne estos subtenataj laborforte aŭ finance.
Do la nuna stato de esperantistaj interretaj projektoj estas proksima al la kriza kaj se en tre baldaŭa estonteco ne aperos iuj novaj seriozaj projektoj aŭ ne estos evoluigitaj la jam ekzistantaj, Esperanto en interreto venos al la katastrofo, kio kompreneble forte batos esperantistan movadon entute.
Nun oni ofte diras tiel: post kvin jaroj restos du tipoj de organizoj kaj movadoj - tiuj, kiuj estas en interreto, kaj tiuj, kiuj ne ekzistas ĝenerale.







Prave
Saluton Dima,
mi ĝuste finis artikolon pri la statistikoj de Klaku.net kaj post legi vian mi denove revenis el la nuboj :-)
Sekvante pri Klaku, estas vero ke la kreintoj estas 'entuziasmuloj' kiel vi komentis, sed ankaŭ ni kredas je la ideo de esperantigi la mondon per modernaj projektoj, ĉŭ? :-) sed vi tute pravas pri tio ke aŭ amasoj da esperantistoj partoprenas en Amikumu, Monda Kalendaro, Esencoj, Libera Folio, ktp... aŭ fine tiuj projektoj falos forgesitaj, kiel kutime.
Pri la mankoj ke vi komentas mi multe supriziĝas kaj triste ne povas kompreni kial, ĉu vere UEA ne rimarkis ke en la nuntempa societo estas ege grava aperi en interreto kaj montri bonan platformon? ĉu vere UEA ne scias ke la esperantistoj jam ne uzas (bedaŭrinde) Pasportan Servon sed 'Hospitality Club"? ĉu multaj esperantistoj pensas ke estas bone havi malbelegajn ttt-paĝojn?
Mi havas du teoriojn (ĉefe, hehe): aŭ ne ekzistas tiom da esperantistoj ol ni kredas, aŭ la 90% da esperantistoj vivas pensante ĉiam en la malestonteco.
Kaj, inverse, ni estas la estonteco, ni ne devas halti diskuti, organizi eventojn kaj kune ni devus konstrui komunajn projektojn.
amike,
joan
La artikolo
La artikolo pri kiu mi parolis (mi forgesis kopii ĝin) estas:
http://blogo.klaku.net/?q=node/19
ek'
Dankon pro via komento. Mi
Dankon pro via komento.
Mi konsentas, ke ni devas iom post iom unuigi fortojn por pligrandigi reprezenton de Esperanto en interreto.
Mi tre ĝojas, ke populareco de klaku.net kreskas tiom rapide. Tio signifas, ke esperantistoj praktike montras ĝian bezonon kaj ĝi estas unu el la ŝtupetoj, kiu helpos krei amasan virtualan Esperanto-komunumon.
Esperantistoj kaj interreto
Ho ve, vi ja pravas. Jen kelkaj informoj, ekzemploj el la hungaria e-movado rilate interreton.
En Hungario ĉ. milo da esperantistoj uzas ankaŭ interreton sed plejparte nur por korespondadi retpoŝte, kaj eble nur kelkdekoj uzas iun mesaĝilon (Skajpo ktp.). Eĉ, la plej uzataj komunikiloj ankoraŭ estas la retlistoj, kaj multoj havas iaspecan kontraŭsenton al la novaj teknologioj. Mi ne ŝatas, tamen fakto restas, ke oni havas nur vagajn ideojn pri la esenco de interreto. Mi ne volas simpligi la aferon, tamen, ŝajne temas ankaŭ pri generacia malkapableco.
La plej agemaj esperantistoj agadas ekster interreto, ankaŭ la ege valoraj ne povas preterlasi la simplajn kodadajn problemojn (UTF-8). Mi preskaŭ fiaskis kun la projekto Esperanto 2.0 (http://esperanto2.info), ĉar mi devis kompreni, ke maleblas eduki pri interreto nur helpe de interreto mem: necesas klasikaj edukmetodoj por instrui la bazajn konojn - almenaŭ, ĉar ĝuste al tiuj mi ne povis transdoni diversnivelajn konojn, kiuj pleje necesus ilin...
Ege valoraj fakuloj, movadanoj restas solaj kun siaj fakaj konoj, ĉar pli kaj pli da mono necesus por diskonigi iliajn opiniojn, pensojn en paperformaj presaĵoj. Ĝuste ili estas tiuj, kiuj sentas sin mem preterlasitaj, nekomprenitaj de la uzantoj de "novaj teknologioj", de la pli junaj esperantistoj, kiuj jam uzas pli nature interreton.
Problemojn ja ni havas, necesus projektoj instrui baznivele pri interreto, aŭ ni (novuloj) devos preterlasi la ĝis nunajn komunajn konojn (se ili ekzistas!) pri Esperanto. Tro granda estas la abismo, mankas la ponto inter ni. Sen pontoj ni devos konstrui novan E-movadon, sed bedaŭrinde sen niaj pli oldaj saĝuloj. Ĉu ni havas sufiĉan energion kaj toleremon por plenumi tiun taskon? Ĉu estas nur poetika demando ĉi-lasta?
RE: Esperantistoj kaj interreto
Via rimarko pri ĝenerala kono de interreto de pli aĝa generacio estas grava.
Solvo estas en tio, ke necesas uzi interreton por reklamado kaj aplikado de Esperanto al tiuj, kiuj scipovas ĝin uzi kaj konvinki la ceterajn studi uzi ĝin.
Ekz. en Rusio dum la lastaj jaroj kvanto de "aĝuloj", uzantaj modernajn esperantistaj paĝojn (kaj eĉ kreantaj proprajn blogojn) multe kreskis.
Por tio povas helpi ankaŭ eksterinterretaj fontoj: ekz. libretoj similaj al "Manlibro pri Vikipedio". Ni povas provi krei komunan projekton kun kelkaj kunlaborantoj por krei manlibreton pri interreto ĝenerale.
Manlibro pri interreto
Manlibro - tre bona ideo; se vi emas plupensi tiun ĉi projektideon, ni ekprovu kompili la skizon pri enhavo. Se ni sukcesos impliki kelkajn kunlaborantojn spertajn pri komputiko, ni (Hungaria Esperanto-Asocio) ekprovos trovi financan apogon por eldoni ĝin... Kontaktu min retpoŝte!
Katastrofo прям?
Gxenerale viaj rimarkoj gxustas, krom la gxenerala konkludo pri eventuala katastrofo. Mi ne vidas, kial uzo de ne la plej modernaj teknikoj povas kauxzi *katastrofon* por iu komunumo. Komunumo povas rezulte iom postresti la ceteran mondon, sed apenaux okazos iu katastrofo.
Cetere, pri kiuj nome teknologioj vi parolas? Kio moderna mankas cxe lernu.net? Cxu pli da AJAX-ajxoj, ekz., savus situacion *de Esperanto*, laux vi? :)
Pri moderneco de Esperanta Interreto indas ankaux ne forgesi, ke esperantistoj facile kaj kun granda plezuro uzas jam pretajn komercajn sistemojn (LJ, Ipernity, rusa vKontakte.ru kaj aliajn). Eble tio suficxas por iel eviti la auxguratan katastrofon?..
Saluton,
Saluton, Slavik!;)
Kurte:)
Pri lernu.net: multlingva pagxaro ne estas vere multlingva teknike. T.n. "uzebleco" jam estas ne tre bona ks.
Katastrofo: gxi povas okazi ne nun, sed post kelkaj jaroj, kiam interreto igxos pli kutima komunikilo, ol cxiuj ceteraj.
Pretaj komercaj sistemoj: Esperanto estas por *internacia* komunikado. Kiun rolon havas ekz. Vkontakte en tio?
Ni bezonas propran unikan internacian E-komunumon, uzantan modernajn teknologiojn.
Internaciaj
Mi parolis pri Ipernity kaj Livejournal pli ol pri vKontakte: ja en tiuj du unuaj estas modernaj teknologioj, granda populareco, internaciaj E-lingvaj komunumoj k relative multe da esperantistoj.
Simila projekto nur-en-Esperanto povus estis tro sinforlimigema. Ĉe Ipernity, ekz., Esperanto estas nur ilo, sed ne ekzistkaŭzo aŭ celo. :)
"Pri lernu.net: multlingva
"Pri lernu.net: multlingva paĝaro ne estas vere multlingva teknike."
Mi ne bone komprenas tiun vian komenton. Ĉu vi povas klarigi?
Jes, cxitie mi iom
Jes, cxitie mi iom troigis.
Estas kelkaj moduloj (ekz. forumo), kiuj ne havas multlingvan sistemon.
Ankaux kelkaj gravaj informoj ne estas tradukitaj (ankaux pro tio aperis misimpreso pri teknikaj mankoj):
http://ru.lernu.net/pri_lernu/informiloj/artikolo.php
Gxenerale pri lernu.net:
Gxenerale pri lernu.net: evoluigadon de la projekto, laux mi, necesus komenci de plibonigado de *profileblecoj*. Lernu.net estas tre grava por Esperanto projekto kaj novuloj devas havi pli da eblecoj por interkomuniki.
>Mi parolis pri Ipernity kaj
>Mi parolis pri Ipernity kaj Livejournal pli ol pri vKontakte: ja en tiuj du unuaj estas modernaj teknologioj, granda populareco, internaciaj E-lingvaj komunumoj k relative multe da esperantistoj.
Menciindas ankaŭ fruktodona laboro de esperantista teamo enkadre de Vikipedio. Mi deziras nur al ĝiaj aktivuloj plialtigi kvoliton de materialoj.
Saluton! Mi ne samopinias
Saluton!
Mi ne samopinias kun vi ke Esperanto en Interreto trairas krizon. Eĉ mi aŭdacas aserti la malon.
Unuavice Interreto ne nur helpas antaŭenigi la Esperanto-movadon, ĉar eblas krei allogajn paĝarojn por informi kaj doni la eblon lerni Esperanton aŭtodidakte. Multe pli gravas laŭ mi ke Interreto ege plifaciligas kunlaboradon trans la limoj.
Ĝenerale eblas malmulton realigi se vi agas loke. En Flandrio/Belgio, ekzemple, la movado ĉefe konsistas el maljunuloj kaj aktivuloj estas malmultnombraj. Estas malmotiviga se vi estas la sola(j) entuziasmulo(j). Dank' al Interreto talentitaj kaj entuziasmaj aktivuloj el plej diversaj landoj kunlaboris/as por realigi mirindajn projektojn. Jen kelkaj ekzemploj:
- la DVD Esperanto Elektronike
- la filmetoj "Esperanto estas" - http://www.dotsub.com/films/esperantoestaslingvo/index.php?language_sett...
- ipernity: la traduko al Esperanto kaj tiu al la ĉina per Esperanto
- nova KD por Bjalistoko - http://www.liberafolio.org/2008/bjalistokakd/
- araba versio de Lernu - http://www.liberafolio.org/2007/arabalernu-1/
- Vikipedio
- Esperanto per rekta metodo: traduko al pluraj lingvoj - http://katalogo.uea.org/index.php?inf=7694&PHPSESSID=0423b270b4fecaffb96...
Duavice Interreto antaŭenigas la movadon, ĉar eblas per ĝi retpoŝti, retbabili kaj rettelefoni. Multe kreskis la ebloj komuniki kaj la sojlo por iri al unua renkontiĝo estas multe malpli alta. Plurfoje mi spertis lastatempe ke persono kiu partoprenas unuan renkontiĝon jam parolas flue!
Tamen mi ankaŭ parte konsentas kun vi. Paĝaroj de esperantistaj organizaĵoj aspektas ĝenerale amatorece. La esperantistaro grandparte daŭrigis funkcii kiel antaŭe, "ĉar estas plej facile". Eblas labori alimaniere, laŭ novaj konceptoj. Necesas kunigi fortojn, forlasi la insulojn de regiona kaj individua agado. Venis la tempo por kunigi fortojn kaj labori kiel eble plej efike. Kaj ĝuste tio estas la filozofio de E@I pri retejoj: ni volas krei profesiajn paĝarojn en unu loko en la mondo, sur centra servilo. Tiujn paĝarojn volontuloj traduku al naciaj lingvoj kaj regionaj asocioj uzu por sia agado. Lernu.net estas bona ekzemplo de tia paĝaro. Cento da volontuloj regule kunlaboras kun kerna teamo de spertuloj kiuj estas pagataj de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation. E@I konkrete planas krei informportalon pri Esperanto laŭ la sama koncepto. Dum pasinta somero elektiĝis nova estraro, ni lanĉis novan retejon www.ikso.net kaj regule sendas novaĵleteron al niaj membroj.
Mi invitas vin senpage aliĝi al E@I. Detalojn vi trovos en la paĝo http://ikso.net/eo/pri_ecxei/membroj.php
Ne hezitu kontakti nin por pridiskuti kion vi konkrete celas per "Lernu.net estas teknologie kaj strukture malmoderna kaj bezonas globalajn ŝanĝojn." Ni tre ĝojus se vi kun ni kunlaborus por plibonigi niajn projektojn kaj plifortigi nian agadon. Mi aparte interesiĝas pri via propono krei manlibreton pri Interreto. Jam de iom da tempo mi intencas krei (man)libron por klarigi kial Interreto tiom gravas por Esperanto kaj kiel uzi ĝin efike por antaŭenigi la Esperanto-movadon.
Kontaktinformojn vi trovos en la paĝo http://ikso.net/eo/pri_ecxei/kontaktoj.php
Amike,
Yves Nevelsteen - Belgio
E@I-estrarano
www.ikso.net
www.komputeko.net
http//vikio.ikso.net/projektoj/Vikipedio
Re: Saluton! Mi ne samopinias
Kiam mi verkis tiun cxi artikolon, mi ne pensis, ke gxi havos tiom da reagoj kaj kauxzos tiom grandan dikuton, kiu jam ecx ne estas limigita per tiu cxi retejo=)
E@I faras grandan aferon, sed via organizo estas sola ekzemplo, preskaux cxio cetera estas "amatoreca", kiel ankaux vi konstatis.
P.S.: mi aligxis al via yahoo-grupo. Dankon. Vere post tiu diskuto mi inspirigxis (kun)krei tiun cxi manlibron. Baldaux eble mi aperigos kelkajn ideojn.
Mi ĝojas ke vi entuziasmas
Mi ĝojas ke vi entuziasmas pri la ideo krei manlibron pri Interreto. Mi invitas vin kunverki ĝin en la E@I-vikio: http://vikio.ikso.net/Projektoj/ManlibropriInterreto
Ankaŭ mi aliĝis al projekto
Nu, ankaŭ mi aliĝis al la projekto pri Manlibro; al mi plej interesa afero/demando estas, ĉu ni sukcesos interkonsenti pri la celgrupo de la Manlibro? Ĉar laŭ mi, ni devas eki de la bazo de la bazoj: samkiel leganto nur de unu monato uzus komputilon, aŭ eĉ, eble li/ŝi aĉetos/uzos komputilon nur post la lego de la Manlibro. Ni devas tavoligi la celojn/taskojn, kio ne estos simpla, ĉar granda estas la nebulo en la kapoj - kaj ne nur tie...