Pri mi

Mia nomo estas Dmitrij (Dima) Ŝevĉenko. Mi naskiĝis kaj loĝas en Moskvo, ĉefurbo de Rusio.

Pri kio mi okupiĝas?

Interreto:

Esperanto.Info - projekto por informi pri Esperanto en pluraj lingvoj. Mi kunlaboras en diversaj aferoj, ligitaj kun ĝi.
Drupalo.org - esperantlingva komunumo, kiu okupiĝas pri tradukado kaj evoluigado de EMS Drupalo. Mi tre ŝatas tiun sistemon kaj ofte uzas ĝin por diversaj paĝaroj, pro tio de tempo al tempo kontribuas per esperantigado de diversaj moduloj ks.
Impeto.ru - dulingva paĝaro de eldonejo "Impeto" kaj ĝia ruslingva retbutiko. Mi kreis ĝin kaj subtenas, kiam havas tempon.
...

Tradukado:

"La nokta patrolo: Historio unua. Propra destino" de Sergej Lukjanenko - tradukita de mi el rusa lingvo al Esperanto en 2006.
Jen estas pli detalaj informoj: http://impeto.ru/eo/nokta/np1

Redaktado:

Mi estis respondeca redaktoro de la ruslingva libroserio "El Ĉinio al Rusio" ("Iz Kitaja v Rossiju"), en kiu aperis tri libroj de Vang Huaj Ju: "Cigun" (2003), "Ĉina hejma kuirarto" (2002) kaj "Ni invitas gasti urson" (2004).
Kaj ankaŭ de la libro de Ken Schoolland "La Aventuroj de Jonatano GULLIBLE", kiu estis tradukita el la angla de Ĵenja Amis kaj eldonita en 2006.

Verkado:

La sola eldonita verko estas originala esperantlingva novelo"Lumturo", kiun mi kunverkis kun Marija Aniŝjenko en 2004.

Kontaktu min:

e-poŝto: info<ĉe>rusio.ru

Gtalk: nihao85eo<ĉe>gmail.com

LJ: retumanto.livejournal.com

 

Lingvo:

Informoj