Ni kreu manlibron pri interreto

Ĉi tiu diskuto estas fermita: vi ne povas afiŝi novajn komentojn.

Mia artikolo ''Esperanto en interreto. Ĉu krizo?'' kaŭzis sufiĉe neatenditan de mi longan diskuton en tiu ĉi retejo kaj diversaj yahoo-grupoj. Homoj reagis tute diverse: iuj subtenis, iuj oponis. Rezulte de tiu diskuto aperis nova projekto por krei esperantlingvan manlibron pri interreto, kiu ĉefe devas helpi konatigi esperantistojn kun interreto kaj pli efike agadi internaciskale, uzante modernajn teknologiojn de la komunikado.

Ĵus lanĉita projekto jam havas kvar kunlaborantojn, inter kiuj estas, ekzemple, Yves Nevelsteen E@I-estrarano el Belgio.

Ni volas, ke tiu manlibro estu plena kaj efika kaj pro tio ajnaj konsiloj, komentoj aŭ kontribuoj estas tre bezonataj kaj bonvenaj. Ne ĝenu esprimi vian opinion pri la projekto.

Tre bona kaj utila intenco.

Tre bona kaj utila intenco. Ĉu etos lanĉita reta paĝo, kiu respegulas progreson de la projekto?

Genia ideo!

Cxi-tiu projekto ja estas vere tuj indas realigi,ne perdi tempon.
Ni cxiuj aktive agadu por krei manlibrojn
utiligante cxi-tiun nuntempan modernan teknolgion.
Mi iam antauxe auxdis la saman ideon el iu profesoro el latin-amerikaj landoj,nomon mi forgesis,pardonon.
vere rimarkinda kaj mirinda ideo.
Ni ne perdu tempon,indas efektivigi en praktiko.
Ni cxiuj kunlaboru utiligante modernan teknologion!
Sukcesojn al vi cxiuj por viaj kunlaboroj!

"La Societo de Mongolaj kaj Rusaj Esperantistoj".
"Общество Монгольских и Российских Эсперантистов"

Revolucio en libroeldonado

Libro pri Interreto en Esperanto povus esti revolucia en Esperanta libroeldonado, en kiu tradicie plene mankas praktikaj manlibroj, kiujn kvante, ne kvalite, anstataŭas amatora prozaĉo kaj firimado...

RE: Revolucio en libroeldonado

Ekzistas ja jam Manlibro pri Vikipedio.

Skribu pli detale pri la

Skribu pli detale pri la projekto.
nun mi vidas nenian informon pri onta enhavo.
ĉu ĝi temos pri programado, uzado, verkado en interreto aŭ pri kio?

nebonas, ke vi malpermesis komentojn en lj-paĝo.tiel vi riskas, ke homoj perdos ligon al la via projekto.

Pli detale pri la projekto

Pli detale pri la projekto vi povas vidi cxitie:
http://vikio.ikso.net/Projektoj/ManlibropriInterreto

 

Lingvo:

Informoj