Interretaj teknologioj

Ni kreu manlibron pri interreto

Mia artikolo ''Esperanto en interreto. Ĉu krizo?'' kaŭzis sufiĉe neatenditan de mi longan diskuton en tiu ĉi retejo kaj diversaj yahoo-grupoj. Homoj reagis tute diverse: iuj subtenis, iuj oponis. Rezulte de tiu diskuto aperis nova projekto por krei esperantlingvan manlibron pri interreto, kiu ĉefe devas helpi konatigi esperantistojn kun interreto kaj pli efike agadi internaciskale, uzante modernajn teknologiojn de la komunikado.

Kial Drupalo?

Drupalo estas moderna senpaga enhav-mastruma sistemo (EMS), uzante kiun eblas krei blogojn, ret-butikojn, ret-gazetojn, virtualajn komunumojn... Fakte preskaŭ ajnajn retejojn.
Inter evidentaj plusoj de Drupalo mi notus:

- Bona kaj logika kerno, kiu permesas krei ajnan stukturon de la retejo kaj aldoni amason da funkcioj al ĝi.
- Unika multlingva sistemo. Ĝi estas tre aktuala por esperantistaj paĝaroj.
- Ekzistas esperantlingva interfaco, kiun eblas akiri ĉe drupalo.org kaj en oficiala paĝaro drupal.org

Abonrilata enhavo
 

Lingvo:

Informoj