Drupalo estas moderna senpaga enhav-mastruma sistemo (EMS), uzante kiun eblas krei blogojn, ret-butikojn, ret-gazetojn, virtualajn komunumojn... Fakte preskaŭ ajnajn retejojn.
Inter evidentaj plusoj de Drupalo mi notus:
- Bona kaj logika kerno, kiu permesas krei ajnan stukturon de la retejo kaj aldoni amason da funkcioj al ĝi.
- Unika multlingva sistemo. Ĝi estas tre aktuala por esperantistaj paĝaroj.
- Ekzistas esperantlingva interfaco, kiun eblas akiri ĉe drupalo.org kaj en oficiala paĝaro drupal.org
- Moderneco kaj konstanta evoluo. Drupalo havas aron el miloj da kunlaborantoj en la tuta mondo. Novaj moduloj kaj ŝanĝoj aperas ĉiutage. Pro tio Drupalo ĉiam uzas la plej freŝajn teknologiojn.
- Teknika simpleco de Drupalo ebligas uzi por ĝi la plej nepostulemajn kaj malmultekostajn servilojn kaj rethotelojn.
Plusoj estas evidentaj. Kelkaj esperantistaj paĝaroj jam uzas Drupalon (tejo.org, esperanto-usa.org ka.). Kompreneble, Drupalo estas de tempo al tempo kritikata. Ĉefe pro tio, ke ĝi estas profesia sistemo kaj por krei, uzante ĝin, iun komplikan paĝaron, bezonatas elspezi iom da tempo por pristudi ĝiajn teknologiojn.
Tamen por krei blogon aŭ retpaĝon de via klubo "profundaj konoj" de Drupalo ne estas bezonataj.






