Esperantistoj kaj interreto

Ho ve, vi ja pravas. Jen kelkaj informoj, ekzemploj el la hungaria e-movado rilate interreton.

En Hungario ĉ. milo da esperantistoj uzas ankaŭ interreton sed plejparte nur por korespondadi retpoŝte, kaj eble nur kelkdekoj uzas iun mesaĝilon (Skajpo ktp.). Eĉ, la plej uzataj komunikiloj ankoraŭ estas la retlistoj, kaj multoj havas iaspecan kontraŭsenton al la novaj teknologioj. Mi ne ŝatas, tamen fakto restas, ke oni havas nur vagajn ideojn pri la esenco de interreto. Mi ne volas simpligi la aferon, tamen, ŝajne temas ankaŭ pri generacia malkapableco.

La plej agemaj esperantistoj agadas ekster interreto, ankaŭ la ege valoraj ne povas preterlasi la simplajn kodadajn problemojn (UTF-8). Mi preskaŭ fiaskis kun la projekto Esperanto 2.0 (http://esperanto2.info), ĉar mi devis kompreni, ke maleblas eduki pri interreto nur helpe de interreto mem: necesas klasikaj edukmetodoj por instrui la bazajn konojn - almenaŭ, ĉar ĝuste al tiuj mi ne povis transdoni diversnivelajn konojn, kiuj pleje necesus ilin...

Ege valoraj fakuloj, movadanoj restas solaj kun siaj fakaj konoj, ĉar pli kaj pli da mono necesus por diskonigi iliajn opiniojn, pensojn en paperformaj presaĵoj. Ĝuste ili estas tiuj, kiuj sentas sin mem preterlasitaj, nekomprenitaj de la uzantoj de "novaj teknologioj", de la pli junaj esperantistoj, kiuj jam uzas pli nature interreton.

Problemojn ja ni havas, necesus projektoj instrui baznivele pri interreto, aŭ ni (novuloj) devos preterlasi la ĝis nunajn komunajn konojn (se ili ekzistas!) pri Esperanto. Tro granda estas la abismo, mankas la ponto inter ni. Sen pontoj ni devos konstrui novan E-movadon, sed bedaŭrinde sen niaj pli oldaj saĝuloj. Ĉu ni havas sufiĉan energion kaj toleremon por plenumi tiun taskon? Ĉu estas nur poetika demando ĉi-lasta?

Respondi

La enhavo de ĉi tiu kampo restos privata kaj ne montriĝos publike.
  • Retpaĝaj adresoj kaj retpoŝtadresoj iĝas ligiloj aŭtomate.
  • Allowed HTML tags: <a> <em> <strong> <cite> <code> <ul> <ol> <li> <dl> <dt> <dd>
  • Lineoj kaj alineoj aŭtomate rompiĝas.

Pliaj informoj pri formataj opcioj

 

Lingvo:

Informoj