Afiŝita de Yves Nevelsteen ( ) je lun, 28/01/2008 - 20:38.
Saluton!
Mi ne samopinias kun vi ke Esperanto en Interreto trairas krizon. Eĉ mi aŭdacas aserti la malon.
Unuavice Interreto ne nur helpas antaŭenigi la Esperanto-movadon, ĉar eblas krei allogajn paĝarojn por informi kaj doni la eblon lerni Esperanton aŭtodidakte. Multe pli gravas laŭ mi ke Interreto ege plifaciligas kunlaboradon trans la limoj.
Ĝenerale eblas malmulton realigi se vi agas loke. En Flandrio/Belgio, ekzemple, la movado ĉefe konsistas el maljunuloj kaj aktivuloj estas malmultnombraj. Estas malmotiviga se vi estas la sola(j) entuziasmulo(j). Dank' al Interreto talentitaj kaj entuziasmaj aktivuloj el plej diversaj landoj kunlaboris/as por realigi mirindajn projektojn. Jen kelkaj ekzemploj:
Duavice Interreto antaŭenigas la movadon, ĉar eblas per ĝi retpoŝti, retbabili kaj rettelefoni. Multe kreskis la ebloj komuniki kaj la sojlo por iri al unua renkontiĝo estas multe malpli alta. Plurfoje mi spertis lastatempe ke persono kiu partoprenas unuan renkontiĝon jam parolas flue!
Tamen mi ankaŭ parte konsentas kun vi. Paĝaroj de esperantistaj organizaĵoj aspektas ĝenerale amatorece. La esperantistaro grandparte daŭrigis funkcii kiel antaŭe, "ĉar estas plej facile". Eblas labori alimaniere, laŭ novaj konceptoj. Necesas kunigi fortojn, forlasi la insulojn de regiona kaj individua agado. Venis la tempo por kunigi fortojn kaj labori kiel eble plej efike. Kaj ĝuste tio estas la filozofio de E@I pri retejoj: ni volas krei profesiajn paĝarojn en unu loko en la mondo, sur centra servilo. Tiujn paĝarojn volontuloj traduku al naciaj lingvoj kaj regionaj asocioj uzu por sia agado. Lernu.net estas bona ekzemplo de tia paĝaro. Cento da volontuloj regule kunlaboras kun kerna teamo de spertuloj kiuj estas pagataj de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation. E@I konkrete planas krei informportalon pri Esperanto laŭ la sama koncepto. Dum pasinta somero elektiĝis nova estraro, ni lanĉis novan retejon www.ikso.net kaj regule sendas novaĵleteron al niaj membroj.
Ne hezitu kontakti nin por pridiskuti kion vi konkrete celas per "Lernu.net estas teknologie kaj strukture malmoderna kaj bezonas globalajn ŝanĝojn." Ni tre ĝojus se vi kun ni kunlaborus por plibonigi niajn projektojn kaj plifortigi nian agadon. Mi aparte interesiĝas pri via propono krei manlibreton pri Interreto. Jam de iom da tempo mi intencas krei (man)libron por klarigi kial Interreto tiom gravas por Esperanto kaj kiel uzi ĝin efike por antaŭenigi la Esperanto-movadon.
Saluton! Mi ne samopinias

- la DVD Esperanto Elektronike
- la filmetoj "Esperanto estas" - http://www.dotsub.com/films/esperantoestaslingvo/index.php?language_sett...
- ipernity: la traduko al Esperanto kaj tiu al la ĉina per Esperanto
- nova KD por Bjalistoko - http://www.liberafolio.org/2008/bjalistokakd/
- araba versio de Lernu - http://www.liberafolio.org/2007/arabalernu-1/
- Vikipedio
- Esperanto per rekta metodo: traduko al pluraj lingvoj - http://katalogo.uea.org/index.php?inf=7694&PHPSESSID=0423b270b4fecaffb96...
Duavice Interreto antaŭenigas la movadon, ĉar eblas per ĝi retpoŝti, retbabili kaj rettelefoni. Multe kreskis la ebloj komuniki kaj la sojlo por iri al unua renkontiĝo estas multe malpli alta. Plurfoje mi spertis lastatempe ke persono kiu partoprenas unuan renkontiĝon jam parolas flue!
Tamen mi ankaŭ parte konsentas kun vi. Paĝaroj de esperantistaj organizaĵoj aspektas ĝenerale amatorece. La esperantistaro grandparte daŭrigis funkcii kiel antaŭe, "ĉar estas plej facile". Eblas labori alimaniere, laŭ novaj konceptoj. Necesas kunigi fortojn, forlasi la insulojn de regiona kaj individua agado. Venis la tempo por kunigi fortojn kaj labori kiel eble plej efike. Kaj ĝuste tio estas la filozofio de E@I pri retejoj: ni volas krei profesiajn paĝarojn en unu loko en la mondo, sur centra servilo. Tiujn paĝarojn volontuloj traduku al naciaj lingvoj kaj regionaj asocioj uzu por sia agado. Lernu.net estas bona ekzemplo de tia paĝaro. Cento da volontuloj regule kunlaboras kun kerna teamo de spertuloj kiuj estas pagataj de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation. E@I konkrete planas krei informportalon pri Esperanto laŭ la sama koncepto. Dum pasinta somero elektiĝis nova estraro, ni lanĉis novan retejon www.ikso.net kaj regule sendas novaĵleteron al niaj membroj.
Mi invitas vin senpage aliĝi al E@I. Detalojn vi trovos en la paĝo http://ikso.net/eo/pri_ecxei/membroj.php
Ne hezitu kontakti nin por pridiskuti kion vi konkrete celas per "Lernu.net estas teknologie kaj strukture malmoderna kaj bezonas globalajn ŝanĝojn." Ni tre ĝojus se vi kun ni kunlaborus por plibonigi niajn projektojn kaj plifortigi nian agadon. Mi aparte interesiĝas pri via propono krei manlibreton pri Interreto. Jam de iom da tempo mi intencas krei (man)libron por klarigi kial Interreto tiom gravas por Esperanto kaj kiel uzi ĝin efike por antaŭenigi la Esperanto-movadon.
Kontaktinformojn vi trovos en la paĝo http://ikso.net/eo/pri_ecxei/kontaktoj.php
Amike,
Yves Nevelsteen - Belgio
E@I-estrarano
www.ikso.net
www.komputeko.net
http//vikio.ikso.net/projektoj/Vikipedio