Esperanto en interreto. Ĉu krizo?

Kelkaj personoj konstatas, ke interrero donis al Esperanto la "duan vivon". Vere dank' al ĝiaj konstante evoluiĝantaj teknologioj, esperantistoj de la tuta mondo ekhavis grandegajn eblecojn de interkomunikado.

Tamen estas videble, ke plejparte nuntempaj esperantistaj projektoj en interreto estas "amatorecaj" kaj uzas teknologiojn, alirojn kaj konceptojn de ankoraŭ la XX jarcento, kiu finiĝis sep jarojn antaŭe. Tio multoble malpligrandigas ilian allogecon por la uzantoj, kiuj havas eblecon uzi pli modernajn kaj amasajn servojn en la gepatra aŭ angla lingvo.

Kial tio okazas? La plej ĉefa kaj baza kialo estas, ke grandaj kaj strategiaj esperantistaj organizoj ne reprezentas sin serioze en la interreto kaj ne estas interesataj krei grandajn interretajn projektojn. Ĉefe, kompreneble, temas pri UEA, ĉar ĝi ŝajne devas esti la plej granda kaj agipova organizo. Tamen kadre de la lastaj evoluoj aperas multaj duboj pri tio, ĉar eĉ la ĉefa paĝaro de UEA uzas teknologiojn de la 90-j jaroj de la XX jarcento kaj se kredi al la lasta artikolo pri tiu ĉi temo en "Libera Folio" eĉ tia paĝaro povus manki, se ne aperus A. Grigorjevskij, kiu evoluigis ĝin en "kuirejo".

Resume de tio restas nur unuopuloj kaj malgrandaj grupoj (ekz. E@I), kiuj agas por Esperanto en interreto. La sola sukcesa kaj laŭdinda projekto de E@I estas lernu.net, sed eĉ ĝi jam estas teknologie kaj strukture malmoderna kaj bezonas globalajn ŝanĝojn.
Lastatempe aperis kelkaj projektoj gravaj laŭkoncepte: amikumu.com, klaku.net ks. Sed ili estas kreitaj de entuziasmuloj kaj ne povos kreski nivele, se ne estos subtenataj laborforte aŭ finance.

Do la nuna stato de esperantistaj interretaj projektoj estas proksima al la kriza kaj se en tre baldaŭa estonteco ne aperos iuj novaj seriozaj projektoj aŭ ne estos evoluigitaj la jam ekzistantaj, Esperanto en interreto venos al la katastrofo, kio kompreneble forte batos esperantistan movadon entute.

Nun oni ofte diras tiel: post kvin jaroj restos du tipoj de organizoj kaj movadoj - tiuj, kiuj estas en interreto, kaj tiuj, kiuj ne ekzistas ĝenerale.

Respondi

La enhavo de ĉi tiu kampo restos privata kaj ne montriĝos publike.
  • Retpaĝaj adresoj kaj retpoŝtadresoj iĝas ligiloj aŭtomate.
  • Allowed HTML tags: <a> <em> <strong> <cite> <code> <ul> <ol> <li> <dl> <dt> <dd>
  • Lineoj kaj alineoj aŭtomate rompiĝas.

Pliaj informoj pri formataj opcioj

 

Lingvo:

Informoj